*flug/i (ntr) (la asterisko * signifas: Fundamenta vorto)
1 Sin movi en la aero per tiucelaj membroj, kiajn havas la birdoj k multaj insektoj: la birdo flugas en la ĉambro, en la ĉambron; la hirundo flugis trans la riveron; li loĝas tie, kien eĉ birdo ne flugas; kiel aglo flugas al manĝotaĵoX; la anĝelo de la morto flugas super Baĥaraĥ!Z; (f) mia alte fluganta spiritoZ.
2 Sin movi en la aero per tiucelaj aranĝoj aŭ mekanismoj: kiam oni premis la seruron, la kofro povis flugiZ; la aerŝipo flugas super la landon, kie naskiĝis CortezZ; ili pensis, ke tio (la balono), kio tie flugas, estas ia nova birdo!Z; mi flugos morgaŭ al Londono (aviadile). ☞ sori, ŝvebi.
3 (pp io peza) Impete ĵetiĝi en la aeron: ĝuste la saman botelon ŝi iam vidis flugantan antaŭ ŝi k ŝia amiko, en la verda arbaroZ; ministo per forto de sia propra pulvo en la aeron flugosZ; la pordo debatiĝas k B., kiu subaŭskultadis post ĝi, flugas sur la scenejonZ; mi, diris la dua (pizo pafita de knabo), flugos rekte en la sunon!Z; sago flugas tra la aeroZ.
4 Iri tre rapide: svarmo da veturiloj flugis en diversaj direktojZ; mi kuros, flugos, rapidos!Z; ho malbenita rapideco flugi en kriman liton!Z; kudri per fluganta kudriloZ; (f) la vorto (telegrafe) flugas tra la landoj kun rapideco de fulmoZ; famo ne flugas, se kaŭzo ne estasZ; al li flugas mia kora dankoZ; punktoj flugas al li antaŭ la okulojZ; flugas krio ĝis la stelojZ.
flugo. Moviĝo de tio, kio flugas: koniĝas birdo laŭ flugo k homo laŭ agoZ; ĝi estis trafita en la flugo; (f) venka flugoZ. ➞ flughaveno, flugokampo, flugklubo.
fluga. Rilata al flugo: flugaj insektoj; fluge atingi monton.
*flugado. Daŭra moviĝo en la aero: homoj naskiĝas por sufero, kiel birdoj por flugadoX; la ombro de la cignoj akompanis ilian rapidan flugadonZ; la flugado estis senteble malpli rapida, ol ordinareZ.
flugaĵo. Ĉio fluganta: eniris en la arkeon […] ĉiuj flugaĵoj laŭ siaj specojX.
flugantaro. Granda aro da kune flugantaj birdoj.
flugema. Volonte fluganta: flugema kiel ventoZ (f: malkvietega).
flugeti
1 flugi per mallongaj batoj de la flugiloj: flugetanta papilioZ.
2 Moviĝi tien k reen laŭ la vento: li venis kun turbano k kun flugetanta beduena manteloZ. ☞ flirti.
3 Paŝi malpeze, kvazaŭ fluge: ŝia flugetanta iradoZ; virinoj, brilplene flugetante, simile al orskarabojZ. ☞ danci.
*flugilo
1 ♉ Organo de diversaj bestoj, kiun ili movas por sin porti en la aero, k kiu homologas ĉe birdoj al antaŭa membro, ĉe insektoj al haŭta elkreskaĵo: disfaldi, disetendiZ, disvolviZ, disvastigiZ la flugilojn; la cignoj malleviĝis k frapis per siaj grandaj flugilojZ; refaldi la flugilojn; ĝi difektis unu el siaj flugiloj per dornarbetaĵoZ; (analoge) serafoj staris […], ĉiu havis po ses flugilojX.
2 Tiu organo rigardata kiel simbolo de rapideco: la timo havigis al li flugilojnZ; ŝi ekkuris, kvazaŭ ŝi havus flugilojn ĉe la brakojZ; li portiĝis sur la flugiloj de la ventoX; per flugiloj de facila ventoZ; liaj flugiloj paraliziĝisZ.
3 Tiu organo, rigardata kiel simbolo de ŝirmo: kiom ofte mi volis kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn!N; per la ombro de viaj flugiloj kaŝu min!X; unuj el ni ŝirmitaj de la flugiloj de la dio de amo, trairas la tutan vivon honesteZ.
4 Ⓣ Tiu parto de pordo, fenestro ks, kiu povas svingiĝi kiel flugilo: flugilo de pordegoG. Sin. klapo.
5 Ⓣ Alo (en ĉiuj signifoj).
flugila
1 Rilata al flugiloj: flugila enverguro.
2 Havanta flugilojn: flugila estaĵo.
flugiluloj ♉ Subklaso de insektoj, havantaj flugilojn aŭ devenantaj de flugilhavaj formoj (Pterygota).
flugpovaZ, flugipova. Tia, ke ĝi kapablas flugi.
flugpreta ✈ Preta flugi, post regula kontrolo.
*alflugi. fluge direkti sin al iu loko: tiam alflugis dek blankaj cignoj k sidiĝis ĉirkaŭ ŝiZ; la cikonio-patro alflugadis ĉiutage kun bongustaj ranojZ; elmetu mielon, muŝoj alflugosZ.
ĉirkaŭflugi (tr) flugi ĉirkaŭ io: la cikonioj ĉirkaŭflugis la preĝejturon; (f) ĉirkaŭflugas la armeon la venkoZ.
*deflugi. Malsupreniri fluge: estis tia ventego, ke la tegoloj deflugis de la tegmentoZ; (f) kiel falko li deflugadisZ (de sia kastelo).
disflugi. Disiĝi fluge: disflugas polvo; kun disflugantaj harojZ; (f) en la aero disflugis akraj krioj; la novaĵo rapide disflugis tra la lando.
disflugigi. Fari, ke io disflugu: mi tuj disflugigas ilin, kiel polvon laŭ la ventoX.
ekflugi. Leviĝi de tero k komenci flugi: ili prenis la reton per siaj bekoj k ekflugisZ; ĉiuj cikonioj kolektiĝis, por ekflugi al la varmaj landojZ; Li ekrajdis sur kerubo k ekflugisX; vento al li ekflugis sub la haŭtoZ.
ekflugo ✈ La ago forlasi la teron aŭ akvon, de la starto ĝis aerporta flugrapido: ekfluga kuro (distanco kurata kontakte kun la tero aŭ akvo dum ekflugo).
elflugi. Eliri fluge: Noa ellasis korvon k ĝi elflugisX; (f) murmuro de surpriziĝo elflugis el la buŝoj.
enflugi. Eniri fluge: la elfo kun la tuta abelsvarmo enflugis, por lin mortigiZ; hirundo enflugis en la laŭbonZ; (f) ŝtonoj enflugis en la ĉambronZ.
*forflugi
1 Foriĝi fluge: tuj kiam la suno leviĝis, la cignoj forflugis de la insuletoZ; ni forflugos for de la abomeninda talpoZ; kaptu lin kiel forflugintan ventonZ.
2 Foriĝi, malaperante: riĉeco […] forflugas al la ĉieloX; neniam la tempo tiel rapide forflugis por ŝiZ; forflugos afliktoj k ĝemadoX; jam de longe forflugis mia juneco; la dormo forflugis de liaj okuloj.
preterflugi. Preterpasi fluge: ĵeti preterflugantan rigardon sur iunZ; preterfluge aŭdi ionZ.
reflugi. Reveni fluge: flugi k reflugiZ.
senflugila. Ne havanta flugilojn: statuo de la senflugila Venko.
senflugiluloj ♉ Senpteriguloj.
superflugi (tr) flugi super io: la aviadiloj superflugis la urbon; la superflugado de certaj zonoj estas malpermesita en multaj landoj.
*surflugi. flugi sur ion: la birdo […] surflugis sur la tegmentonZ.
traflugi (tr)
1 Trairi fluge: k ĝi traflugis malgrandan distanconZ.
2 Rapide senbare trairi: tiu penso traflugis lian spiriton; stranga ideo traflugis al li tra la kapo; senzorgaj virinoj, kiuj traflugas la vivonZ.
transflugi (tr)
1 Transiri, transpasi fluge: transflugi urbon, monton en sia vojaĝo suden; transfluganta birdoZ (migra); la transflugo de sovaĝaj anasoj.
2 Rapide, facile transpasi: la famo transflugis el unu buŝo en alianZ; la infana animo nun kvazaŭ devis transflugi en pli prudentan persononZ (ĉe la konfirmacio).
altfluga. Ambicia: kie estas viaj altflugaj planoj? Z.